En la ĉirkaŭaĵo de Créon (Kreon’) videblas en la urbeto Sadirac (Sadirak’) La Maison de la Poterie (Domo por potfarado) kaj La ferme des légumes oubliés (Farmo de la forgesitaj legomoj)
La Maison de la Poterie –
Domo por potfarado :
La domo estas konstruita ĉirkaŭ vestiĝoj de potistforno el la 19a jarcento.
La muzeo valorigas la artoplenan laboron de la potistoj kaj klarigas la lokan historion pri tradicia potfarado de tiu ĉi vilaĝo en Entre-Deux-Mers, kiu delonge disvolviĝis dank’al la bonkvalita argilo de la grundo.
En la 18a jarcento oni nmbris 150 potistojn, tio estas la duono de la paroka loĝantaro.
La muzeo modernigita en 2007 prezentas konstantan kolekton, kiu nombras 200 potaĵojn (de la 14a jarcento ĝis nia epoko) elterigitajn dum prifoado en la vilaĝo. Ankaŭ videblas en la muzeo portempaj ekspozicioj.
Ĉiujare, festo de la potfarado okazas dum unu semajnfino en junio.
Adreso de la muzeo : Placo Fouragnan
(Furanjan’) 33670 Sadirac (Sadirak’)
Malfermo de mardo ĝis dimanĉo escepte dum
feritagoj.
Telefono : 05 56 30 60 03
Pli da informoj : museepoterie@sadirac.com
La ferme des légumes oubliés (Farmo de la forgesitaj legomoj):
Meze de aranĝita parko, oni proponas al vi pli ol 600 malsamajn manĝeblajn plantojn en konservaj ĝardenoj organike kultivitaj, kiuj montras kukurbojn, legomojn, fruktojn,
radikojn, florojn, grajnojn, manĝeblajn, sovaĝajn kaj kondimentajn plantojn, kies nomo, ofte de vi nekonata, eblesurprizos vin.
La ĝardenoj ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj.
Promenante tra labirinto vi ekscios pri nia nutrado de post antikveco kaj gustumos neordinarajn nutraĵojn dum surloka manĝeto.
La produktoj estas preparitaj en la surloka konservfabriko.
Post gustumado eblas aĉeti kelkajn lokajn specialaĵojn sed ankaŭ librojn aŭ grajnojn en la butiko.
La vizito entenas : vizito de la ĝardenoj, labirinto kaj parko de la uroj, gustumado.
Informoj :
Eblas viziti inter la 1a de aprilo kaj la 31a de oktobro de
lunde ĝis sabate escepte feritagoj.
Adreso : Château de Belloc 33670 Sadirac
Telefono : (33) 05.56.30.61.00 ou (33) 05.56.30.62.00
http://www.ohlegumesoublies.com/horaires.as