EN BORDOSO – 1904

ĈU VI SCIIS ?

Ĉar Kreon estas 25km for de Bordeaux, ĉiuj ĝirondianoj konas la hospitalon BERGONIE.

Nu, ĉu vi sciis, ke fama Profesoro Jean-Alban BERGONIE estis esperantisto?

Li estis Prezidanto de la Esperantista Grupo de Bordeaux de 1904 ĝis 1911.

Profesoro BERGONIE (1857-1925), unu el la unuaj onkologoj, estis fervora defendanto de Esperanto. Li verkis resumon de sia medicina disertacio en Esperanto por profitigi la medicinan mondon de la produkto de siaj esploradoj. La eŭropa sciencistaro de tiu periodo verkis en Esperanto por interkomuniki pri siaj eltrovaĵoj.

« Le Professeur Bergonié de la Faculté de médecine de Bordeaux », portait par H. Frantz, Chanteclair , 1924. Coll. de la Bibliothèque interuniversitaire de santé.

 

© Esperanto Creon 2021 Tous droits réservés - Mentions légales
Créon Gironde - France