Category: KAFEJO LIBOURNE-CREON

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Pri la temo por nia venonta renkonto en Libourne ; Joël proponis :

** Kio novas ?.
Kelkaj preparis kelkajn frazojn en esperanto !

** La belaj printempaj tagoj ;
Niaj planoj por Majo .. eble veturado al Trelissac por ĉeesti la kongreson de Esperanto-Francia !!

Morine alportis aliĝilojn por la kongreso kaj Ĝenjo alportis bonan fruktosukon por gustimi

Venanta kunveno en Libourno mardo la 14-an de junio je la 17:30 samloke

 

 

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Mardo la 8-an de marto “Internacia Virina Tago”

Joël, nia animanto proponis paroli en Esperanto pri escepta virino: Marie MARVINGT

ŝia vivo estis raportita en la gazeto “Esperanto-info” de decembro 2021 kaj faris fortan impreson.

Ni povis prepari niajn intervenojn legante en Esperanta kaj  franca lingvo la heroaĵojn de ĉi tiu aparta virino.

Ekzemple: Marie, ŝoforo – Marie, biciklistino – Marie, flegistino – Marie, ĵurnalistino …..

Naskiĝis la 20-an de februaro 1875 en Aurillac – mortis la 14-an de decembro 1963

Ŝi estis la plej ornamita virino en Francio.

Venonta kunveno : mardon la 12-an de aprilo de 17:30 ĝis 20:00.

Domo de la Trobadoroj – 31, avenuo du General de Gaulle en Libourne

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Mardon, la 8-an de februaro, ni estis dekduo da partoprenantoj por babili per Esperanto.

La temo de la vespero estis « Kandelfesto ».

Eĉ se ĉi tiu festo estis okazinta la 2-an de februaro, neniu trovis kulpon pri gustumi kelkajn bonajn krespojn kun glaso da cidro.

Estis okazo interŝanĝi niajn receptojn kaj niajn fabrikajn sekretojn laŭ niaj originoj. Estis agrabla momento!

Atendas nian venontan renkontiĝon mardon, la 8-an de marto!

En ĉi tiu dato, la temo de la vespero estos “Internacia Tago de Virinaj Rajtoj”.

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Januaro, rekomenco de Libourne-renkontiĝoj ĉiun duan mardon de la monato.

Mardon la 11-an de januaro de la 17:30 ĝis la 19:30 okazis nia unua renkontiĝo de la jaro ĉe “Les Troubadours”. Ni estis feliĉaj renkontiĝi denove post kelkaj monatoj da foresto kaj dividi kukon kaj fruktosukojn en bonveniga kaj varmeca loko. La celo de niaj renkontiĝoj estas esprimi nin  en Esperanto por akiri fluecon kaj riĉigi nian vortprovizon.

Venonta kunveno : mardon la 8-an de februaro je la 17:30.

31, avenuo du General de Gaulle en Libourne – Maison des Troubadours.

KAFEJO ESPERANTO ĉe Jean-Claude

Merkredon la 6an de Oktobro
Jean Claude havis afablaĵon por ricevi nin hejme, la temo estis « la aŭtumno ».
La animanto de la grupo, Joël, stimulis nin paroli esperante.
Li rememorigis tiu kiu gravas por nia regiono : arbaro, fungoj, vinberejo….la tuton trinkante bongustega vinbersuko.

Ni plezuros revidi vin mardo 11a de januaro 2022 – Salle des Troubadours – Libourne
Ne hezitu veni malkovri esperanton kun ni.

La kafejo en la Pako “l’Epinette”

Merkredon la 1a de septembro

ĝis nun, ni renkontis nin en la Kafejo de l’Orient sed la restriktoj ne permesis. Nia monata rendevuo okazis en la naturo en la parko « l’Epinette » en Libourne de la 18a ĝis 20a.

Ni ne renkontis nin dum aŭgusto. Ni parolis esperante pri niaj someraj agadoj dum la ferioj.
Ni partigis niajn trinkaĵojn en la verdaĵo. Kompreneble sen alcoholo.

Theme: Overlay by Kaira Tous droits réservés - Mentions légales
Créon Gironde - France