KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Januaro, rekomenco de Libourne-renkontiĝoj ĉiun duan mardon de la monato.

Mardon la 11-an de januaro de la 17:30 ĝis la 19:30 okazis nia unua renkontiĝo de la jaro ĉe “Les Troubadours”. Ni estis feliĉaj renkontiĝi denove post kelkaj monatoj da foresto kaj dividi kukon kaj fruktosukojn en bonveniga kaj varmeca loko. La celo de niaj renkontiĝoj estas esprimi nin  en Esperanto por akiri fluecon kaj riĉigi nian vortprovizon.

Venonta kunveno : mardon la 8-an de februaro je la 17:30.

31, avenuo du General de Gaulle en Libourne – Maison des Troubadours.

Theme: Overlay by Kaira Tous droits réservés - Mentions légales
Créon Gironde - France