Author: Morine

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Pri la temo por nia venonta renkonto en Libourne ; Joël proponis :

** Kio novas ?.
Kelkaj preparis kelkajn frazojn en esperanto !

** La belaj printempaj tagoj ;
Niaj planoj por Majo .. eble veturado al Trelissac por ĉeesti la kongreson de Esperanto-Francia !!

Morine alportis aliĝilojn por la kongreso kaj Ĝenjo alportis bonan fruktosukon por gustimi

Venanta kunveno en Libourno mardo la 14-an de junio je la 17:30 samloke

 

 

KONGRESO ESPERANTO-FRANCE 2022

 

En la jaro 2022 la Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio okazos en la verda Perigordo, fama pro ĝiaj trufoj, ĝia kuirarto, ĝiaj mil kasteloj kaj la dolĉa vivo, kiun homoj ĝuas ekde la pratempo.

La kongreso okazos de ĵaŭdo la 26-a ĝis dimanĉo la 29-a de majo 2022, en la socikultura centro de Trélissac, 827 strato Eugène-Le Roy (proksime de la preĝejo). Ĉi tiu grandeda konstruaĵo enhavas multajn salonojn, iuj tre grandaj, trataj por kunvenoj de grandaj kaj malgrandaj grupoj.

Multaj programeroj estas planitaj : konferencoj, larborgrupoj, ekskursoj, preparado por ekzamenoj, libroservo, koncertoj, manĝoj, aldone al renkontiĝoj, oficialaj kaj aliaj, de Esperanto-France kaj de daliaj grupoj.

Venu en Perigordon, vi ne enuos !

informoj  :   http://esperanto-gep.asso.fr/kongreso_2022

 

 

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Mardo la 8-an de marto “Internacia Virina Tago”

Joël, nia animanto proponis paroli en Esperanto pri escepta virino: Marie MARVINGT

ŝia vivo estis raportita en la gazeto “Esperanto-info” de decembro 2021 kaj faris fortan impreson.

Ni povis prepari niajn intervenojn legante en Esperanta kaj  franca lingvo la heroaĵojn de ĉi tiu aparta virino.

Ekzemple: Marie, ŝoforo – Marie, biciklistino – Marie, flegistino – Marie, ĵurnalistino …..

Naskiĝis la 20-an de februaro 1875 en Aurillac – mortis la 14-an de decembro 1963

Ŝi estis la plej ornamita virino en Francio.

Venonta kunveno : mardon la 12-an de aprilo de 17:30 ĝis 20:00.

Domo de la Trobadoroj – 31, avenuo du General de Gaulle en Libourne

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Mardon, la 8-an de februaro, ni estis dekduo da partoprenantoj por babili per Esperanto.

La temo de la vespero estis « Kandelfesto ».

Eĉ se ĉi tiu festo estis okazinta la 2-an de februaro, neniu trovis kulpon pri gustumi kelkajn bonajn krespojn kun glaso da cidro.

Estis okazo interŝanĝi niajn receptojn kaj niajn fabrikajn sekretojn laŭ niaj originoj. Estis agrabla momento!

Atendas nian venontan renkontiĝon mardon, la 8-an de marto!

En ĉi tiu dato, la temo de la vespero estos “Internacia Tago de Virinaj Rajtoj”.

KAFEJO ESPERANTO ĈE “LES TROUBADOURS”

Januaro, rekomenco de Libourne-renkontiĝoj ĉiun duan mardon de la monato.

Mardon la 11-an de januaro de la 17:30 ĝis la 19:30 okazis nia unua renkontiĝo de la jaro ĉe “Les Troubadours”. Ni estis feliĉaj renkontiĝi denove post kelkaj monatoj da foresto kaj dividi kukon kaj fruktosukojn en bonveniga kaj varmeca loko. La celo de niaj renkontiĝoj estas esprimi nin  en Esperanto por akiri fluecon kaj riĉigi nian vortprovizon.

Venonta kunveno : mardon la 8-an de februaro je la 17:30.

31, avenuo du General de Gaulle en Libourne – Maison des Troubadours.

Theme: Overlay by Kaira Tous droits réservés - Mentions légales
Créon Gironde - France